En espéranto

Temo de la retejo : Kebekio

Kanado estis malkovrita de Jacques Cartier en 1534. Sekvis pluraj ekspedicioj, kaj en 1608 estis fondita la urbo Kebeko, kiu estis elektita ĉefurbo de la franca kolonio Nova Francio. Post konfliktoj kaj militoj, en 1760, la Nova Francio fariĝis brita kolonio, kaj, iom pli malfrue estiĝis du Kanadoj : la Malsupra Kanado, kiu okupas la teritorion de la iama Nova Francio, kaj la Supra Kanado. En 1868 naskiĝas la Kanada Federacio, de kiu la provinco Kebekio estas la ĉefa ero sur la kampo ekonomia, sociala kaj politika. Efektive, Kebekio, kun 8 milionoj da enloĝantoj, grupigas pli ol 20% de la Kanada loĝantaro kaj disponas pri grandaj resursoj, sperta laboristaro, esplorcentroj kaj entreprenoj kun internacia renomo.

Celo de la retejo: Kompleta informado pri Kebekio

Nia retejo estis elpensita kiel informa fonto pri Kebekio, por tiuj kiuj volas pligrandigi siajn konojn pri tiu vasta teritorio. Ne gravas, ĉu vi naskiĝis en Kebekio, ĉu vi estas nova enmigrinto, aǔ ĉu vi simple deziras fari travojaĝon en Kebekio: la informoj haveblaj ĉe nia retejo helpos vin malkovri niajn kutimojn, morojn, festojn…

Ĉe la retejo GrandQuebec.com troviĝas ne freŝdataj novaĵoj de hieraǔ, praktikaj konsiloj por hodiaǔ, kuiradoproponoj kiel ekzemple la recepto pri la benjetoj kun acersuko, turismaj instigoj por viziti malpli konatajn lokojn , kiel ekzemple la Mineralogian Muzeon de Malartic. Vi ankaǔ malkovros la mitojn de tiu lando per la paĝoj Légendes du Québec (Legendoj de Kebekio) kaj Vous ne le saviez pas (Tion vi ne sciis).

Genezo de la retejo: disvolvado de la retpaĝoj

Jen la du ĉefaj demandoj, kiujn faras al si ĉiu homa estaĵo: « Nu, kion mi faru nun ? » kaj « kie mi faru tion ? ». Ĝuste por respondi al tiuj demandoj, kiuj temas pri dungado kaj geografio, estis kreita la retejo www.Grandquebec.com.

La origina celo de la retejo konsistas do, unuflanke, el la skizado de fizika bildo de la nuna kebekia teritorio, tio por respondi al la demando: « kie ? ». Tial la retejo GrandQuebec.com priskribas la urbojn kaj vilaĝojn de Kebekio, la flaǔron kaj la faǔnon, la arbarojn, naturparkojn, la montarojn kaj aliajn interesajn lokojn.

Aliflanke, ĝi ankaǔ proponas la prezentadon de la sociala kaj kultura vivo, tio por respondi al la unua demando: « kio ? ». Jen kial disvolviĝis paĝoj pri historio (la batalo en Long-Sault), legendoj (la besto de lago Pohénégamook), kulturo (la festivaloj), arto, psikologio kaj pripensoj. Por resumi, la retejo celas esti la spegulo de la nuntempo historia, topografia, kultura, sociala kaj ideologia de Kebekio.

Plurlingva retejo: atingebleco de la informado

Nun nia retejo prezentas Kebekion en la franca lingvo, sed ni intencas proponi pli-malpli kompletan version ankaǔ en la angla lingvo. Krome, se vi volas legi artikolojn en via lingvo, ne hezitu sendi al ni vian tekston, redaktitan en sia origina lingvo, kun la traduko: angla, germana, rumana, latva, rusa, hispana, esperanta, inuita, malecita, mohaǔka…

Por interŝanĝi opiniojn: diskutforumo

Texte traduit par Monsieur Pierre Royer.

Algues
Algues dans un lac. Photo de GrandQuebec.com.

Voir aussi :

Laisser un commentaire